Ekas Aŭtuno ĉi <> Outono começa aqui
Aŭtuno komenciĝas
Komenciĝas aŭtuno en la suda hemisfero,
ekfalas la folioj de l´ arboj, kaj la branĉoj
aspektas brakoj tristaj...Ĉu trunko en sufero?
Ne! La sufero venas de morto pro la tranĉoj...
Ĉiu sezono havas simbolojn en la artoj:
naskiĝo, formacio, maturo kaj ... la morto.
Temas pri cikloj, specoj de fakoj, vivopartoj,
kaj (laŭ mito eterna) revenas nova forto.
Rekomenciĝoj: Vintro, Printempo... La Somero
malfermas vojon. Venas Aŭtuno, la trezoro,
korno de la riĉeco, simbolo de prospero,
vinberujaj folioj, de vino la saporo!
La vinoj de Brazilo! Ho, lando de abundo,
de fruktoj kaj de floroj, de birdoj kaj de bestoj!
Kopakabana, venis mi hejmen. Estas lundo!
Familianoj ĉi. Bumerango dormas. Festoj!
Komputilo min vokas. Ĝin kisas mi . Saŭdado!
Sekreto de la vivo konsistas en promeno
kun nova amikaro, sen plendoj, sen invado...
Komenciĝas aŭtuno. Mi daŭras en l’ Edeno! *

* Edeno (laŭ PIV): “Plezurdona ĝardeno, kie loĝis
Adamo kaj Eva ĉe sia kreiĝo.”
0 Comentários:
Postar um comentário
Assinar Postar comentários [Atom]
<< Página inicial